Uesto
El Vikipedio
Uesto (mallongigo: U) estas neoficiala vorto, kiu havas la astronomian kaj termezuran signifojn de okcidento.
Unuflanke uesto diferencas de okcidento, ĉar ĝi ne ampleksas ties kultur-geografian signifon (regiono, mondparto situanta ueste de iu referenca punkto). Due ĝia unulitera mallongigo estas nekonfuzebla kun tiu de alia kompasdirekto aŭ ĉefpunkto.
Laŭ la Konciza Etimologia Vortaro de Esperanto, "uesto" devenas etimologie de la angla vorto west [ŭest].
Vidu ankaŭ: Eoston