Ursula Grattapaglia
El Vikipedio
Ursula GRATTAPAGLIA (1933) estas brazila esperantisto, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝi edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.
Grattapaglia travivis la duan mondmiliton en Pollando kaj Berlino, kio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en ta movado. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis. Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-92) kaj estrarano (1977-83) de UEA. En sia profesia laboro kiel simultana interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaro] aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.
En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro ŝia laboro por Bona Espero.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.