Diskuto:Usona ŝtato
El Vikipedio
Ĉu ne pli bone rezervi la vorton "ŝtato" por suverena lando, kaj diri "subŝtato" (kiel foje aliloke en la Vikipedio) por "ŝtato" kiu estas fakte parto de federacio (ekzemple en Usono, Meksiko, Brazilo, Germanio aŭ Barato)? Viku ekzemple la artikolon Subŝtatoj de Meksiko! (En la fontolingvoj, ne estas diferenco inter United States of America and Estados Unidos Mexicanos.)
La vikipedia artikolo "Ŝtato", cetere, ne inkluzivas subŝtatojn. Gunnar Gällmo 15:09, 10. Jul 2005 (UTC)
- Mi unue ekfaris ĉi-tiun artikolon, tamen nun mi kredis, ke "subŝtato" estas verŝajne pli bona vortelekto. Tamen, uzo en la TTT-o certe inklinas al "ŝtato"! Jen: http://www.google.com/search?hs=l7I&q=teksaso+%C5%9Dtato (pli ol 1400 trovoj) kaj http://www.google.com/search?hs=l7I&q=teksaso+sub%C5%9Dtato (nur 2 trovoj ekster vikipedio). --Yekrats 16:28, 10. Jul 2005 (UTC)