Usona Esperantista Junularo
El Vikipedio
La Usona Esperantista Junularo (USEJ) estas organizo de junaj Esperanto-parolantoj en Usono.
USEJ estis fondita en 1992 kiel la junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaŭ la landa sekcio de TEJO. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande.
Inter la okazaĵoj de USEJ estas Junulara Esperantista Semajnfino (JES) kaj Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT).