Văcăreşti
El Vikipedio
Văcăreşti (hungare: Vacsárcsi (vaĉarĉi), Csíkvacsárcsi) estas vilaĝo en Rumanio ĉe la okvidenta piedo de la Montaro de Ĉiko norde de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenas al Mihăileni. En 1910 ĝi nombris 776 (hungaroj); en 1992 599 loĝantojn (hungaroj). Ĝia unua skriba menciaĵo estas en 1566. En 1694 la tataroj forbruligis la vilaĝon. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). Béla Bartók tie kolektis la plej multajn popolmelodiojn (75) en 1907.