Varleto
El Vikipedio
Varleto estis mezepoka paĝio servanta nobelon por fariĝi kavaliro aŭ malalta rangulo ĉe templanoj.
Sepjaraj knabetoj el malsupera nobelaro estis akceptataj en superaj nobelaj familioj aŭ ĉe la reĝa kortego kaj tie ili estis edukataj por fariĝi kavaliroj. Samtempe ili servis al sia mastro dum ĉasado, festenado kaj ankaŭ kiel senditoj. Nobelinoj instruis al ili kateĥismon kaj estimadon de virinoj. Post sia dekkvara jaro ili fariĝis ŝildistoj. La kutimo same kiel kavalireco malaperis dum la 17-a jarcento.
Varleto aŭ tenpeco estas fera stango, ĉe la ekstremaĵo kubute kurbita kaj servanta por teni senmova prilaboratan lingvopecon sur stablo.