Vendeo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Luarlandoj > Vendée < Francaj departementoj
Vendeo (Vendée) estas franca departemento en regiono Luarlandoj.
La departemento tute enhavas 282 komunumojn.
[redaktu] Historio
La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790 laŭ la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el ero de la provinco Piktavio.
Ĝia ĉefurbo unue estis en Fontenay-le-Comte, sed Napoleono la 1-a elektis en 1804 la lokon La Roche-sur-Yon por establi novan ĉefurbon (kiu tiam estis nomita "Napoléon-sur-Yon").
[redaktu] Geografio
Vendeo apartenas al la regiono Luarlandoj. Ĝi limas al departementoj Loire-Atlantique norde, Maine-et-Loire nord-oriente, Deux-Sèvres oriente kaj Charente-Maritime sude, kaj bordas ĝin Atlantiko okcidente.