Vişeu de Sus
El Vikipedio
Vişeu de Sus (hungare:Felsővisó, germane: Oberwischau) estas urbo en Rumanio sur la sudokcidenta parto de la Montaro de Maramureş en la valo de Vişeu, sudokcidente de Sighetu Marmaţiei. En 1910 ĝi havis 9249 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj, rusinoj); en 1992 15944 (rumanoj, 10% germanoj, 4% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1365. Ĝi estis rumana vilaĝo. La germanoj kaj judoj koloniiĝis je la dua parto de la 18-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Máramaros vármegye). Administre apartenas al ĝi Vişeu de Mijloc.