Vikipedio:Vikipedia Festo
El Vikipedio
[redaktu] Ni renkontis ĉe http://lendir.karelia.ru/chat4/
[redaktu] 4 Majo 2002, 17:15 GMT, 13:15 EDT (Usono)
Kvin vikipediistoj ĉeestis dum 2 horoj:
- Chuck SMITH
- ZHU Xin
- Brion VIBBER
- Unukorno
- Zav'
Diskuto:
Mi parolis kun Unukorno hodiaŭ kaj ni volas proponi feston pro la baldaŭa superiĝo de nia Vikipedio super la germana Vikipedio. Notu ke ni devas venki antaŭ la festo, do skribu multe! ;-) Ni pensas ke 17:15 GMT, 13:15 EDT (Usono), sabate estas bona tempo kaj ni povos renkonti en la privata ĉambro menciita supre. Tiam ni povus festi al nia sukceso... Eble ni ankaŭ povus diskuti la estontecon de la Vikipedio... Kion ĉiuj pensas?
-- Chuck SMITH kaj Unukorno
Ĉu la tempoj ĝustas nun? --Chuck SMITH
- Bone; se ni estos venkintaj (kaj mi vekinta -- 10:15 sabatomatene!), mi ĉeestos! --Brion VIBBER
Mi ne jam scias ĉu mi povas ĉeesti, sed ni alproksimiĝas la celon! La germana Vikipedio enhavas 1874 artikolo, kaj ni havas 1872. Skribu!
-- Dale GULLEDGE
Nu, mi trovis privatan ĉambron ĉe http://lendir.karelia.ru/chat4/. Ni renkontu tien! --Chuck SMITH