Viktor Coj
El Vikipedio
Viktor Coj (ruse Виктор Робертович Цой; 21-a de junio 1962 — 15-a de aŭgusto 1990) estas koredevena ruslingva poeto, roka kantisto kaj kinoaktoro. Li estis ekstreme populara en la 1980-aj, sed ankaŭ nun liaj kantoj restas ŝatataj kaj aŭskultataj.
Ekzistas provoj traduki la kantojn de Coj en Esperanton, ekzemple tiuj de moskva denaskulo Dmitrij Ŝevĉenko ("Saluton, la lasta hero'" ka.).
Enhavo |
[redaktu] Biografio
- 21-a de junio 1962 — Viktor Coj naskiĝis en Leningrado en la familio de instruisto de gimnastiko Valentina Ivanovna Coj kaj inĝeniero Robert Maksimoviĉ Coj. Viktor estis la sola infano en la familio.
- 1969 — Komencis studi en la mezlernejo, kie laboris lia patrino.
- 1974-77 — Studas en arta lernejo, kie aperas bando «Ĉambro numero ses» gvide de Maksim Paŝkov.
- 1977 — Finis okjaran nepran studon en mezlernejo kaj ekzameniĝis por ekstudi en la Arta lernejo Serov.
- 1978 — Estis eksigita el la lernejo "pro malbona studado". Eklaboras en fabriko kaj studas en vespera lernejo.
- Somero de 1981 — Kun Aleksej Ribin kaj Oleg Valinskij fondas bandon "Garin kaj hiperboloidoj".
...
- 19-a de aŭgusto 1990 — Viktor Coj estis subterigita en la tombejo Bogoslovskoj en Sankt-Peterburgo.
[redaktu] Post la morto de Coj
La 15-an de aŭgusto 1990 je 12:28 Viktor Coj pereis en aŭta kolizio apud Riga. Restis nefinita lia vica albumo, kiun la sambandanoj Kasparjan kaj Tiĥomirov decidis finfari. En decembro de la sama jaro "La Nigra Albumo" estis prezentita al publiko en leningrada rok-klubo. Bando "Kino" okupas la unuajn lokojn en hit-paradoj de la tuta Sovetunio, ĉie aperas (ĝis nun facile troveblaj en ajna urbo) grafitioj KINO, Coj, vi vivas!, Coj, ni estas kun vi ks. Tamen kun la morto de Viktor Coj fakte finiĝis historio de la rokbando, kiun li gvidis.
[redaktu] Filmografio
- 1986 — Йа-хха ("Ja-ĥĥa", dokumenta video)
- 1986 — Рок ("Roko", dokumenta video)
- 1986 — Конец каникул ("Fino de ferioj")
- 1988 — Асса ("Assa")
- 1988 — Игла ("Nadlo")
- 1989 — Оно ("Ĝi")
- 1989 — Последний герой ("La lasta heroo")
- 1990 — Город ("Urbo")
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.