Viktoro Kolĉinski
El Vikipedio
Viktoro KOLĈINSKI (1904-1937), estis esperantlingva verkisto, aktiva en SAT kaj en la laborista movado.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
KOLĈINSKI naskiĝis en 1904 en Nikolaev, Ukrainio. Li aktivis en SAT, sub la plumnomo V. Elsudo, kaj poste agadis ankaŭ en IAREV. Li ankaŭ estis sekretario de Tutukrainia komitato de esperantistoj. Arestita la 21an de oktobro 1936 en Ĥarkovo, kaj akuzita pri kontraŭsoveta agado, li neniam konfesis sian kulpon kaj estis mortpafita la 3an de septembro 1937.
[redaktu] Verkoj
[redaktu] Originalaj
- ABC de Sennaciismo, SAT, 1924
[redaktu] Tradukoj
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., SAT, 1926
- Sendiuloj ŝturmas Dnepron, EKRELO