Villers-Cotterêts
El Vikipedio
Villers-Cotterêts [vilerkotre'] estas malgranda urbo en norda parto de Francio en la departemento Aisne : 8000 loĝantoj. Ĝi havas grandan kastelon, sed estas aparte fama en Francio, pro tio ke la reĝo Francisko la 1-a de Francio tie subskribis gravan ordonon en la jaro 1539 imponante la "reĝan lingvon", do la francan, kiel sola oficiala lingvo en la tuta reĝlando. Tio forigis la latinan lingvon el ĉiuj oficialaj tekstoj, sed samtempe ankaŭ ĉiuj regionaj lingvoj kiel la bretona, okcitana, eŭska, ktp...
La teksto de la reĝa ordono estas konata sub la nomo Ordonnance de Villers-Cotterêts, esperante "Edikto de Villers-Cotterêts".
Villers-Cotterêts estas la naskiĝloko de la fama franca verkisto Alexandre Dumas.