Visterio
El Vikipedio
<imagemap>: at least one area specification must be givenVisterio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() floranta Wisteria
|
||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
vidu tekston |
Visterio (Wisteria el fabacoj) estas genro de grimpplantoj, devenaj de Ĉinio kaj Japanio, sed enigitaj ankaŭ en Eŭropo delonge, rimarkeblaj pri siaj grapoj de odoregaj floroj, en Eŭropo blu-violaj, en Ĉinio plejofte blankaj, kiuj floras antaŭ apero de la folioj, en majo. La planto estas lantekreskanta sed fortika liano, kies trunko turniĝas ĉirkaŭ la trovitaj portiloj, ĉu naturaj ĉu provizitaj de la homoj kaj laŭ la tempo iĝas ligna dika kaj krudŝela.
Ĝenerale dua, sed malpliabunda florado okazas poste en la jaro.
[redaktu] Specioj
- Wisteria brachybotrys
- Wisteria floribunda
- Wisteria frutescens
- Wisteria japonica
- Wisteria macrostachya
- Wisteria sinensis
- Wisteria venusta
- Wisteria villosa
En la « florparolo » Visterio simbolas tenerecon.