Diskuto:Vladislao la 2-a Jagello
El Vikipedio
Laŭ la historio de tiu ĉi paĝo okazis proksimume jene:
- Iu kreis artikolon pri Vladislao la 2-a Jagello, pola reĝo kaj litovia grandduko, kiu naskiĝis en 1351.
- Iu alia rimarkis, ke ekzistis ankaŭ ĉeĥa reĝo, same nomata Vladislao la 2-a (de Bohemio kaj Hungario), naskita en 1456. Laŭ la logiko "8 oble 3 ne povas esti 24, ĉar 24 estas ja 6 oble 4" li konkludis, ke la origina artikolo estas forigenda, kaj anstataŭe metis sian.
Mi vidis (ekzemple el Diskuto:Maria Teresia), ke tiu dua persono havas tre akran diskut-stilon kun personoj, kiujn li taksas malsuperaj (t. e. ĉiuj); do mi supozas, ke ne utilas diskuti pri la afero. Sed la intervikiaj ligiloj de la artikolo ĉiuj montras al artikoloj pri la pola reĝo. Tio ne estas tre utila.
Vi tute pravas, la afero estas strangega. La sama situacio estas ĉe esperantlingva listo de polaj reĝoj, kiu estas do ŝanĝenda (en la listo estis ekz. Ladislao la 1-a - ne Łokietek, sed la reĝo de Ĉeĥio, kaj Přemysl Otakar la 2-a, kiu neniam estis reĝo de Pollando) --Lohengrin 15:31, 21. Nov 2006 (UTC)