Vladimír Herman
El Vikipedio
Vladimír HERMAN, D-ro (1929) kiel iama ĉefa komunista funkciulo en suda Moravio grave helpis al Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, kiun li mem partoprenis kiel junulo en ĝiaj komencoj. Dank' al d-ro Herman, akiris la tendaro ŝtatajn subvenciojn, kiuj ebligis rekonstrui la tendaron kiel kabanaron kun kuirejo, manĝejo, oficejo kaj lavejo. Lia helpo venis vere ĝusta-tempe, kiam tendumado estis malpermesita en la ĉirkaŭlaga regiono pro higienaj motivoj kaj la fama E-tendaro devus malaperi.