Voşlăbeni
El Vikipedio
Voşlăbeni (hungare: Vasláb, Gyergyóvasláb) estas komunumo en Rumanio ĉe la suda piedo de Montaro Djerdjo sude de Gheorgheni. El ĝia teritorio memstariĝis en 1956 vilaĝo Izvorul Mureş, sed de 1968 administre denove apartenas al ĝi. En 1910 ĝi havis 940 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 mil 53 (60% rumanoj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1721. La teritorio estis la bieno de familio Lázár, kiu popolumis ĝin kun rumanoj el Moldova. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). La grekokatolika preĝejo estis konstruita en 1864. Administre apartenas al ĝi Izvoru Mureşului.