Vojaĝo en Esperanto-lando
El Vikipedio
Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. - estas fama Esperanto-lernolibro de Boris Kolker.
Laŭ la antaŭparolo, celoj de la libro estas:
- instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
- enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste - en la Esperanto-kulturon;
- prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
- pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.
La 3-a reviziita eldono de la libro aperis la 5-an de julio 2005 kaj estas aĉetebla ĉe landaj libroservoj, FEL kaj UEA. Ĝia prezento okazis dum la 90-a UK en Vilno, la 23-an de julio 2005. "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej vendita libro de la jaroj 2002, 2003, 2004, 2005 kaj 2006 en la Libroservo de UEA kaj en la Kongresa Libroservo de la 90-a UK en Vilno.
Estas legeblaj specimenoj el la tria eldono - Antaŭparoloj, lecionoj 1, 2, 3 kaj 7, enhavtabelo en lernu!.
El la recenzo de Renato Corsetti, prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto:
- "Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...
(Ligoj al aliaj recenzoj troviĝas sub eksteraj ligoj.)
La aŭtoro de la libro, d-ro Boris Kolker, gvidas per sia libro Internacian Perfektigan Korespondan Kurson.
[redaktu] Eldonoj
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto. - Moskva: Progress, 1992. - 337 p.: ilustr. ISBN 5-01-002953-7.
- Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 2-a eldono reviziita kaj renovigita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. - 278 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-078-6.
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 3-a eldono reviziita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2005. - 280 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-088-3.
- Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) produktis en la jaro 2005 kompaktan diskon kun voĉlego de “Vojaĝo en Esperanto-lando”.
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Recenzoj kaj opinioj
- Opinioj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" (Elektu enkodigon UTF-8 aŭ Unikodon).
- Recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".
- Pli da recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".
- Eĉ pli da recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".
- La plej novaj recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando".
- Pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" en ekzotaj lingvoj.
[redaktu] "Vojaĝo" en la reto
- La 3-a eldono en la katalogo de UEA. - Ĉi tie la libro estas aĉetebla Interrete.
- Ĉiuj eldonoj en la katalogo de edukado.net. - Alklaku la ligojn.
- Specimenoj el la 3-a eldono, kun bildoj - Antaŭparoloj, lecionoj 1, 2, 3 kaj 7, enhavtabelo en lernu!.
- Selektitaj lecionoj kaj la fama ZOZO - retejo en Rusio.
- Antaŭparolo kaj lecionoj 1, 2 kaj 22 el la 3-a eldono - retejo en Usono.
- Enhavtabelo kaj specimena teksto en Retbutiko de FEL.
- Japana reta versio de "Vojaĝo en Esperanto-lando".
- Retpaĝo por Kunvojaĝantoj. - retejo de Esperanto-Klubo de Norda Teksaso
Pri aliaj signifoj de la vorto Vojaĝo legu ĉi tie.