Volvolibro
El Vikipedio
Volvolibro estas papirusa, papera aŭ pergamena volvaĵo sur kiu oni skribis antaŭ la invento de la kodekso aŭ bindita libro. Tia skribovolvaĵo konsistis el unu bendo de rande kungluitaj folioj spirale kunvolvita dum neuzo, kaj disvolvita por lego.
Ni scias pri la uzo de volvolibroj en la antikvaj civilizoj de Egiptio, Ĉinio kaj en Romia imperio. Hodiaŭ ili ankoraŭ estas en uzo por religiaj celoj.