Vselovod Ivanov
El Vikipedio
Vselovod Pavloviĉ IVANOV (ps. L. IVN.) naskiĝis en Odeso en 1900. Profesie li estis instruisto pri historio en mezlernejo. Li esperantiĝis en 1916. Li kunlaboris al SAT-organoj per poemoj, kaj estis intima amiko de Miĥalski, kiu dediĉis al li plurajn poemojn. Poste li ankaŭ estis aktiva en IAREV.
Li estis arestita en la 1-a de aŭgusto 1937 kaj mortpafita je la 24-a de novembro.
[redaktu] Verkoj:
- Ruĝo kaj Blanko, novelaro, eld. SAT, 1926.