Vundo
El Vikipedio
Vundo (latine vulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.
Simptomoj de vundo: doloro, sangumo, histo-formorto. Ĉe malfermaj vundoj estiĝas la t.n. enira pordo, tra kiu povas alveni infektaĵoj, fremdaj materialoj deekstere.
En Botaniko, surface de vundita planto estiĝas vunda kambiumo (v. meristemo) per vund-hormonoj. La ĉeloj de la kambiumo rapide dividiĝas kaj produktas la vundo-kovrintan kalushiston.
Vundo povas esti ankaŭ ia spirita difekto.