Vuo
El Vikipedio
Vuo estas plia nomo de la litero w, proponita kaj uzata de Sergej Pokrovskij.
En kelkaj lingvoj w estas nomata "duobla u", en aliaj "duobla v". La nomo "vuo" entenas ambaŭ referencojn (al u kaj al v).
Aparte de sia kurteco, ĝi prezentas ankaŭ la avantaĝon ke ĝi similas al aliaj liternomoj kiel kuo aŭ mu(o).