Wilhelm Raabe
El Vikipedio
Wilhelm Raabe [vilhelm rabe] (* 8-a de septembro 1831 en Eschershausen, † 15-a de novembro 1910 en Braunschweig) estis germana verkisto.
En Magdeburg li lernis la profesion de librovendisto. En la jaro 1854 li transloĝiĝis al Berlino, kie li vizitis prelegojn pri historio kaj filozofio, kaj ekde 1855 li vivtenis sin kiel libera verkisto: ĝis 1862 en Wolfenbüttel, ĝis 1870 en Stuttgart kaj poste en Braunschweig.
La verkaro de Wilhelm Raabe konsistas el realismaj, socikritikaj romanoj, rakontoj kaj noveloj.
[redaktu] Listo de verkoj
- Die Chronik der Sperlingsgasse (romano, 1857)
- Die schwarze Galeere (novelo, 1861)
- Der Hungerpastor (romano, 1864)
- Abu Telfan (romano, 1868)
- Der Schüdderump (romano, 1870)
- Das Odfeld (rakonto, 1888)
- Stopfkuchen (romano, 1891)
- Die Akten des Vogelsangs (romano, 1896)
- Altershausen (romanfragmento, eld. 1911)
[redaktu] En Esperanto aperis
La Nigra Galero / Esperantigita de Fritz Wicke. - Leipzig: Fries, [proks. 1912]. - 84 p. (Internacia mondliteraturo ; 4)
Originalo: Die schwarze Galeere
Dua, korektita eldono: 1922