William H. Schulze
El Vikipedio
William H. SCHULZE (naskiĝis 1908 - mortis la 19-an de novembro 1993 en Hillsborough, Usono) estis dumviva UEA-membro, delegito dum 33 jaroj.
Li estis eks-kasisto kaj honora membro de E-Ligo por Norda Ameriko, direktoro de ties informcentro (1965-1973). Dum multaj jaroj li korektis lecionojn de la tutlanda koresponda kurso. Iama komitatano de UEA, li subtenis ĝin per daŭra membreco en Societo Zamenhof kaj kiel patrono de la Novjorka oficejo.