Windsor (Anglio)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Britio > Anglio > Angla regiono > South East England > Windsor and Maidenhead > Windsor
Windsor estas urbeto en iama graflando Berkshire ĉe la sud-okcidenta rando de Londono, sude de rivero Tamizo.
Tie staras Kastelo Windsor, unu el la oficialja rezidejoj de la brita reĝa familio.
Pro la reĝa rezidejo Windsor havas infrastrukturajn instalaĵojn normale rezervitajn al pli grandaj urboj: du stacidomojn, teatron kaj kelkajn konsiderindajn hotelojn.
[redaktu] Trafiko
Windsor estas aŭte atingebla per la vojoj M4 kaj A4; ekzistas busaj ligoj. La urbo havas la du fervojajn stacidomojn Windsor and Eton Central station kaj Windsor and Eton Riverside station, ambaŭ komunaj kun apuda (trans-tamiza) urbeto Eton. Tio rezultis el konkurso dum la 19-a jarcento: La privilegio transporti reĝinon Viktorino al Windsor apartenu al la kompanio, kiu kiel unua sukcesas konstrui fervojan linion inter Londono kaj Windsor. Du kompanioj konkursis.
De stacio Central trajnoj veturas rekte al Slough, kie necesas ŝanĝi por atingi stacion Paddington en Londono aŭ la urbon Maidenhead.
De stacio Riverside (= riverbordo) eblas senŝanĝe veturi al stacidomo Waterloo en Londono.