Wladimir Köppen
El Vikipedio
Wladimir KÖPPEN (aŭ Vladimir; 25-a de septembro 1846 en Petrogrado – 22-a de junio 1940 en Graz) estis germana geografo, meteologo, klimatologo kaj botanikisto. Lia plej notinda kontribuo al scienco estis la disvolvado de la Köppen klimato-klasifika sistemo, kiu kun kelkaj modifikaĵoj estas ankoraŭ ofte utiligita hodiaŭ. Köppen ankaŭ estis unu el la lastaj sciencistoj kun sufiĉe vasta scio por fari gravajn kontribuojn al multaj sciencfakoj. Li ankaŭ estis germana esperantisto kiu publikigis multaj artikoloj en Esperanto en Scienca Revuo kaj Germana Esperantisto.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.