Yang Yang (A)
El Vikipedio
Yang Yang ([jan jan], naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1976 en Harbin, Ĉinio) estas la plej sukcesa ĉina mallong-sketada-rapidsketada sportistino.
Ŝi ĝenerale estas nomata kiel Yang Yang (A), por distingi de same ĉina sportistino Yang Yang (S). La litero montras la monaton aŭgusto.
Yang Yang estas la unua ĉina sportistino, kiu gajnis oran medalon dum Vintraj Olimpikoj. Ŝi gajnis ormedalon en 2002, en Salt Lake City pri 500 kaj 1000 m.
Ĉe la Vintraj Olimpikoj 2006 en Torino, ŝi portis la flagon dum la solena malfermo. Ŝi akiris poste bronzan medalon je 1000 m.