Yumen
El Vikipedio
Yumen esats urbo en Ĉinio, en regiono Ganshu, apud la silka vojo.
Ĝi venis sub ĉinan regon en la 2-a jc. a.K. kaj estis ĉina posedaĵo krom 770-840 kaj 1368–1644, kiam ĝi estis parto de Tibeto.
Post graviĝo de la mara transporto, la karavana vojo sensignifiĝis. La urbo renaskiĝis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj pro konstruo de artvojo sekvanta la karavanvojon. Tiu vojo estis grava postproviza vojo dum la mondmilito. Oni modernigis ĝin post 1949 kaj konstruis eĉ fervojon.
Oni malkovris nafton norde de la urbo en 1939, ekde 1950 oni malkovris abrupte riĉajn naftofontojn, kio plugravigis la urbon. Yumen havas nun propran naftorafinejon, sed oni liveras nafton al Lanchou.
En ĉ. 1970 oni fondis tie teknikan Universitaton por eduki sufiĉe da fakspertuloj por la naftoindustrio.