Zofia Banet-Fornalowa
El Vikipedio
Literaturo - Esperantlingva literaturo - Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo
Zofia BANET-FORNALOWA (naskiĝis en 1929 en Varsovio) studis historion en la universitato de Varsovio. En 1954 ŝi magistriĝis per disertacio pri Kleriga sistemo de minoritatoj en Pollando en la jaroj 1918-1939. Dum 25 jaroj ŝi instruis historion en mezlernejo kaj inter 1954 kaj 1956 ŝi laboris en la universitato de Vroclavo.
Kun Esperanto ŝi kuntuŝiĝis en 1963. Ekde 1983 ŝi gvidas teatran grupon Espero. Ŝi estas tre regula kunlaborantino de la internacia magazino Monato.
[redaktu] Verkoj
- La jubileo (dramo kun Harold Brown, 1996)
- Polaj aktoroj kaj Esperanto-teatro 1887-1992 (1993)
- Skize pri Esperanto-teatro: 1887 - 1992 (1993)
- Universalaj kongresoj kaj Esperanto-teatro: 1905 - 1992 (1993)
- Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (1999)
- La familio Zamenhof (2000)
- Antoni Grabowski: eminenta Esperanto-aganto (2001)
[redaktu] Kelkaj verkoj el Monato
CENZURADO: Tre danĝera Monato (2005/07-08, p. 15)
EŬROPA UNIO: Kontraŭ eŭropo-centrismo (2004/05, p. 16)
POLLANDO: Listo de Sendler (2004/11, p. 18)
POLLANDO: Li semis bonon kaj belon (2003/09, p. 18)