Ágoston Marich
El Vikipedio
MARICH Ágoston (mariĉ), hungaro, estis poŝtoficisto, poste policoficisto; li vivis ankaŭ en Nederlando. Naskiĝis en la 19-a de novembro 1883 en Budapest kaj mortis eksterlande en 1955. E-isto de 1901 kaj komencis sian agadon kiel sekr. de la unua E-grupo en Budapeŝto. Baldaŭ li fariĝis kaj ĝis la unua mondmilito restis ĉefa aganto en la hungara E-movado. Post la milito li havis gravegan rolon en la polica E-movado. Fondis kaj eldonis ĉ. 10 gazetojn, el kiuj kelkaj aperis nur unu numero. Pli gravaj estis la gazetoj La Verda Standardo (fond. 1907 kaj La Polico (fond. 1922). Marich verkis prop. broŝuron 1909, kiu aperis ankaŭ germane kaj rumane, kompilis gramatikon, 1908, okupiĝis multe ankaŭ pri la hisiorio de la planlingvoj, ktp. - Pri lia interesa kariero vd. en la artikoloj „Hungarujo” kaj „Polico”. Li kompilis ankaŭ la konstatojn de E. Drezen („Analiza Historio de la Esperanto-Movado”, p: 63-64, 73), kiu diras i. a., ke Marich apartenis al tiuj, kiuj entreprenis iun faron tute sen atento de normalaj ebloj. Li estis ankaŭ unu el la plej grandaj E-kolektistoj.