|
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!
Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 81 206 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, kontrolu nian portalejon, kie estas listitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
|
|
|
Artikolo de la semajno
Mary Wollstonecraft (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 - mortis la 10-an de septembro 1797) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino. Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis romanojn, traktatojn, unu vojaĝrakonton, unu historilibron pri la Franca Revolucio, sed ankaŭ porinfanajn rakontojn aŭ eĉ libron pri ĝentilaj manieroj. Wollstonecraft estas precipe famkonata pro sia Pravigo de la Rajtoj de Virino, en kiu ŝi opinias ke virinoj ne estas denaske malsuperaj ol viroj, sed ŝajnas tiel nur pro manko de edukado. Ŝi sugestis rigardi kaj virojn kaj virinojn kiel raciemajn animulojn, kaj imagis novan socian ordon sole fondotan sur racio.
Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereson ol siaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun Henry Fuseli kaj Gilbert Imlay, la verkistino edziĝis kun la filozofo William Godwin, eminenta ateisto. Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de feminista filozofio. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la 19-a jarcento. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegaj influoj sur siaj vivoj.
Legu la artikolon...
Pasintaj artikoloj de la semajno: Tanko, Carl Gustaf Emil Mannerheim, Batalo ĉe Suomussalmi...
|
|
Mondo aktuale
Subcentro de 2007 Noto-Tertremo
- 5-a de aprilo:
- Ramzan Kadirov estis inaŭgurita kiel nova prezidento de Ĉeĉenio. 30-jara Kadirov tiel iĝis la plej juna regionestro de Rusia Federacio.
- La antaŭe kaptitaj britaj maristoj forflugis al Britio.
- 4-a de aprilo: Irana prezidento surprize sciigas, ke li donis amnestion por la 15 kaptitaj britaj soldatoj, kiel donacon de la irana popolo al la brita okaze de Pasko. Aliaj fontoj diras, ke la liberiĝon helpis interparoloj de Nancy Pelosi kaj Baŝar al-Asad en Sirio.
- 3-a de aprilo: Amasprotestoj en Ukrainio, post eksigo de la tuta parlamento fare de prezidento Viktor Juŝĉenko. La parlamento ne akceptas la dissolvon pretekste, ke la prezidento ne havis rajton eksigi la deputitojn.
- 2-a de aprilo: En la suda parto de la Pacifika Oceano du tertremoj kaj unu cunamo okazis, mortiginte en Salomonoj 15 personojn.
- 1-a de aprilo: La Araba Ligo ripetis sian oferton pri rekono de Israelo, se tio akceptas la Saŭdi-pacplanon.
Arkivo de aktualaĵoj el ĉi tiu rubriko
Laŭ monatoj: marto, februaro, januaro, decembro, novembro malnovaj
10-a de aprilo 2007
|
|
|