Évry (Essonne)
El Vikipedio
Évry [evri'] estas urbo en la franca departemento Essonne, sude de Parizo. Ĝi havas proksimume 50 000 loĝantojn. Évry estas tiel nomata nova urbo; la franca registaro evoluigis ĝin ekde la 1960-aj jaroj.
La urbo estas sidejo de katolika episkopo. La katedralon de la reviviĝo oni konstruis de 1992 ĝis 1995 laŭ planoj de svisa arkitekto, Mario Botta.
[redaktu] Retpaĝaroj en Esperanto
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.