Öcs
El Vikipedio
Öcs [oĉ] estas vilaĝo en Hungario, departemento Veszprém kun 260 loĝantoj.
La vilaĝo situas apud la vojo inter Nagyvázsony kaj Ajka, 3 km de Pula.
La komunumo kuŝas en valo, havas tri diversekleziajn preĝejojn (katolika, reformata, evangelika). Antaŭ la dua mondmilito, funkciis tie eĉ sinagogo, nun ĝi funkcias kiel loĝejo.
Proksime al al vilaĝo situas sur bazalta ebenaĵo la Nagy Tó (Granda Lago), nun ties ĉirkaŭo estas naturprotekta areo.