Ĉapelo
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la kapvesto. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Ĉapelo (apartigilo).
Ĉapelo estas kapvesto el diversaj pli-malpli malmolaj materialoj kun randaĵo.
La uzo de kapvesto dependas ĝenerale de modo. La ĉapelo en multaj kulturrondoj simbolas, reprezentas socialan staton aŭ apartenon al ia grupo. La ĉapelon surmetas inoj kaj viroj, la gejunuloj apenaŭ. Ĝi estis, pli frue en la historio, neforgebla vesto ekster domo.
La vera funkcio de ĉapelo estis la protekto kontraŭ malvarmego aŭ varmego. Hodiaŭ oni uzas tiucele ofte ĉapon, kaptukon aŭ ŝilda ĉapo (basbala ĉapo).
La ĉapelo perdis sian signifon ekde la 1950-aj jaroj kiel ĝenerala kapvesto, same malaperis la ligitaj ĉapelfaristoj, ĉapelvendejoj, ĉapelskatoloj.
Partoj de vira ĉapelo: ĉavel-verto (supra parto), pren-kaveto (eble), ĉapelrubando, randaĵo, ĉapelranda bordero. Pliaj eblaj partoj de virina ĉapelo: ornamaĵoj kiel pluma duonkufo, duonlonga vualo, pinglo, sativo, birdoplomoj,
Inter la internacie konataj ĉapelportintoj, oni trovas la brita reĝino Elizabeta la 2-a, kaj la sveda reĝino Silvia.
Konata "ĉapelevento" estas la ĉevalkonkuro sur la reĝa ĉevalkonkura vego (PIV Supl.) en Ascot, ĉe kiu la ina publiko rivalas kun fantazioriĉaj ĉapelaj kreaĵoj. La viroj surportas plej ofte grauan cilindron (cilindran ĉapelon, bulĉapelon) al la evento.
Oni distingas inter alie:
- feltĉapelo
- ŝtofa ĉapelo
- ramia (basta) ĉapelo
- artista (kalabria) ĉapelo; mola larĝranda ĉapelo
- velura ĉapelo (el leporharoj)
- vira ĉapelo
- hispana ĉapelo; larĝranda ĉapelo
- melonĉapelo
- pajla ĉapelo, panama ĉapelo estas tre aeratralasa somera ĉapelo
- sombrero kun tre larĝa randaĵo
- trilbio ĉasista ĉapelo
- borsalino eleganta ĉapelo
- cilindra ĉapelo
- klakĉapelo estas alta cilindra ĉapelo, kiun oni povas platigi dank al interna risorto
- tripinta ĉapelo
- funebra ĉapelo
- plaĝo-ĉapelo = bast-fibra ĉapelo
- bulĉapelo estas felta, rigida ĉapelo kun ronda konveksa formo
[redaktu] Vidu ankaŭ
- ĉapo
- kaskedo
- ĉapo kun viziero