Ĉeĥaj kronikoj
El Vikipedio
Ĉeĥaj kronikoj priskribas la vivon en Bohemio kaj Moravio dum la mezepoko kaj renesanco. Ili estas skribitaj latine aŭ en la malnova ĉeĥa lingvo.
[redaktu] Latinlingvaj kronikoj
- Chronica Boemorum (Kroniko Bohema) de Kosmas (ĝis 1125) – daŭrigis ĝin Kanoniko de Vyšehrad (ĝis 1142) kaj Monaĥo de Sázava (ĝis 70-aj jaroj de la 12-a jarcento).
- Chronicon Aulae Regiae (Kroniko de Zbraslav) (ĝis 1338) – la kronikon komencis verki monaĥo Oto el la klostro de Zbraslav kaj finis ĝin Petr de Žitava.