Ĉeĥoslovaka luphundo
El Vikipedio
Ĉeĥoslovaka luphundo | |
---|---|
FCI - Agnoskita n-ro 332 | |
Lando de deveno: | Ĉeĥoslovakio |
Patronateco: | Slovakio |
Klasifiko de FCI |
|
Kolorigo: |
|
Alteco: | hundoj: min. 65 cm, hundinoj: min. 60 cm |
Pezo: | hundoj: min. 26 kg, hundinoj: min. 20 kg |
Standardo de raso |
Ĉeĥoslovaka luphundo estas hundraso estiĝinta pro hibridigo de germana luphundo kaj karpata lupo. Devena eksperimento de limgardistaro subgvide de inĝ. Karel Hartl donis ekeston el ĉeĥaj naciaj hundrasoj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La komenco de historio de tiu ĉi raso datiĝas ekde la jaro 1955, kiam inĝ. Hartl komencis okupiĝi per hibrigado de karpata lupo kun germana ŝafhundo. De komence la hibrigado estis farata kiel sciencista eksperimento. Sed je kelke da jaroj pli poste naskiĝis ideo kultivi novan rason kaj celo de la bredado estis kaj estas konservi lupan aspekton, sanon kaj samtempe firmigi karakterajn ecojn de laborhundo.
La unuaj hibridoj de lupino Brita kaj germana ŝafhundo Cézar naskiĝis la 26-an de majo 1958 en Libějovice. Lupino Brita poste donis ankoraŭ bazon al dua linio post kunigo kun germana ŝafhundo Kurt. La tria linio estiĝis per kunigo de lupo Argo kaj hundino de german ŝafhundo Asta. En 1977 hibridino de la tria generacio Xela estis gravedigita far de lupo Ŝarik, Ŝariko poste gravedigis ankoraŭ hundinon Urta-on. En la jaro 1982 la ĉeĥoslovaka luphundo estis agnoskita de tiama Federacia komitato de bredistaj asocioj de ĈSSR.
[redaktu] Aspekto
La ĉeĥoslovaka luphundo estas hundo pli granda ol meza grandeco, per la aspekto kaj la movo ĝi estas simila al lupo. La ĉeĥoslovaka luphundo estas persistema trotanto, trejnitaj unuopuloj pasos per kurado distancon 100 km per mezproksima rapideco 11 - 13 km/horo.