Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?
El Vikipedio
Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio estas pamfleto verkita de Eŭgeno Lanti, laŭ dokumentoj rekte kolektitaj en Sovetio de Robert Guiheneuf. Ĝi unuafoje estis eldonita en 1935 kiel unua broŝuro de la biblioteko de Herezulo, kaj aperis en hispanlingva versio en 1936.
Tiu broŝuro, kiu prezentiĝas sub la formo de diskuto inter tri malsamopiniantaj homoj (inspiritaj de tiamaj SAT-anoj ), senrezerve kondamnas la sovetan reĝimon, kiun ĝi nomas "ruĝa faŝismo".