Ĥanti-Mansio
El Vikipedio
Ĥanti-Mansio | |
---|---|
![]() |
|
Ŝtato: | Rusio |
Federacia distrikto: | Uralo (Federacia distrikto) |
Surfaco: | 534.500 km² |
Loĝantoj: | 1.505.000 |
ĉefurbo: | Ĥanti-Mansijsko |
loĝdenso: | 3 loĝantoj/km² |
aŭtosigno: | 86 |
Ĥanti-Mansio aŭ Aŭtonoma distrikto de ĥantoj kaj mansoj (ruse Ханты-Мансийский автономный округ) estas administra unuo (aŭtonoma distrikto) en norda Rusio. La lingvoj de la praloĝantoj (ĥanta lingvo, mansa lingvo) estas oficialaj lingvoj kiel la rusa.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La aŭtonomio situas oriente de la Urala montaro sur la Okcident-Siberia Ebbenaĵo. La rivero Obi kaj tie plej grava alflaunto, la Irtiŝo trafluas la regionon.
[redaktu] Loĝantaro
La ĥantoj kaj mansoj – la titularaj popoloj de la aŭtonomio - estas finno-ugraj popoloj, kies plej striktaj parencoj estas la hungaroj. En la regiono la rusoj donas la plimulton kaj ili plimutiĝos pro la malkovro de la naftokampoj tie.
[redaktu] Historio
La areo, kiu origine konatis kiel Jurga estis okupita en 1582 far Jermak kaj venis sub rusan regadon. La 10-an de decembro en 1930 estiĝis kiel la aŭtonomia distrikto de ostjakoj kaj voguloj (Остя́ко-Вогу́льский автоно́мный о́круг). En 1940 ĝi estis renomita aŭtonomia distrikto de ĥantoj kaj mansoj (Ха́нты-Манси́йский автоно́мный о́круг).
[redaktu] Ekonomio
Nafto kaj tergaso apartenas al la plej gravaj ekonomiaj branĉoj, tie la aŭtonomio estas la plej granda naftoproduta areo de Rusio.
[redaktu] Urboj
La ĉefurbo estas Ĥanti-Mansijsko kun 40.000 loĝantoj, sed la plej grandaj urboj estas Surgut (ĉ. 300.000), Niĵnevartovsko (ĉ. 250.000) kaj Neftejugansk.
[redaktu] Administra divido
[redaktu] distriktoj
Ĥanti-Mansia Aŭtonoma Distrikto konsistas el la sekvaj distriktoj (ruse: районы):
- Belojarsko (Белоярскпй)
- |Berjozovsko (Берёзовский)
- |Khanti-Mansio (Ханты-Мансийский)
- |Kondinsko (Кондинский)
- |Neftejugansko (Нефтеюганский)
- |Niĵnevartovsko (Нижневартовский)
- Oktjabrsko (Октябрьский)
- |Sovetsko (Советский)
- Surgutsko (Сургутский)