Ĥufu
El Vikipedio
Ĥufu, konata ankaŭ sub greka formo de sia nomo Keopso, estis antikva egipta faraono. Lia tuta nomo en la egipta lingvo sonis Chnemchufui. Li regis en periodo de Malnova imperio, proksimume en la jaroj 2604 a.K./2554a.K. - 2581a.K./2531a.K. Li estis filo de fondinto de la 4-a dinastio de Snofru kaj reĝino Hetepheres la 1-a. Ĥufu havis onidire naŭ filojn, el kiuj du pli poste alternigis lin sur la trono. La unua estis Raĝedef, la dua poste Raĥef (Ĥefren), kiu estis filo de reĝino Henutsen. Harĝedef, plua el la filoj de la reganto, estis konsiderata kiel unu el signifaj saĝuloj.
[redaktu] Neklara portreto de la konata reganto
Ĥufu komencis sian regadon per tio, ke li lasis reguligi la tutan nordan terlangon de plataĵo en Gizo, sur kiu li poste komencis konstruadon de La granda piramido. Dum lia regado estiĝadis ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kies ruinoj estis trovitaj en Tell el-Basta, Dendera kaj Kuft. En Vádí Geráví sur orienta bordo de Nilo super Memfiso li lasis konstrui la unuan valbaraĵon de ĉiuj tempoj.
Kvankam li lasis konstrui La grandan piramidon, kiu estas ununura el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiu rezistis al dezertigo de la tempo, estas tre malmulte konate pri lia regado. Konserviĝis nur unusola lia portreto - ebura 5 cm alta statureto. Ĥufu estas tiel la plej fama nekonata personeco de la antikva Egiptio.
Rakontoj de Herodoto kaj aliaj literaturaj verkoj priskribas Ĥufu-on en ne tro kaĵolema lumo. Proksimume du mil jaroj post la morto de konstruinto de La granda piramido Herodoto parolas pri li kiel pri reganto, kiu pezigis tro sian popolon per devigaj laboroj kaj kiu eĉ ne zorgis pri siaj subuloj, nek pri siaj familianoj.
[redaktu] La regantaj nomoj de Ĥufu
|
|||||||||||
Ĥufu (hwj.f-wj) |
- La nomo de Hor: mddw
- La nomoj de ambaŭ sinjorinoj: mdd-r-Nbtj, eventuale nj-swt-bjt mdd-r-Nbtj
- Ora Hor: bjkwj-nbw
- La propra nomo: hwj.f-wj, eventuale Hnm-hwj.f-wj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Egiptaj piramidoj