Ŝevato
El Vikipedio
Tempo > Kalendaro > Hebrea kalendaro > Ŝevato
Ŝevato estas monato de la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze de januaro. Je la 15-a de ŝevato okazas Tu Biŝvat, festotago por arboj. Dum tiu tago, multaj judoj, speciale en Israelo, kie estas la mezo de la pluva sezono kaj la unuaj arboj ekfloras, plantas arbetojn aŭ manĝas festenon kun multaj fruktoj.