Ŝinobo
El Vikipedio
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Ninĵao. (Diskuto) |
La ŝinoboj aŭ ninĵaoj, estis elitaj japanaj agentoj trejnintaj je la antikva arto de la ninĵucuo (laŭlitere la "teĥniko de sekretumado"). Ili estis spertuloj je spionado, enfiltrado, kaŝvestiĝado, mortigado kaj kunigado de informo.
Dum noktaj misioj, kiam estis necese moviĝi sen esti vidota, la ŝinoboj vestiĝis per nigraj aŭ mallumaj koloroj, tute kovrite, escepte de la zono de la naso kaj okuloj. Dum aliaj ili uzis verstojn de artisto, de maljunulo aŭ de komercisto.
Iliaj bataliloj estis la ŝurikenoj, metalaj klingoj por ĵeti, la kunajoj, glavetoj de duobla uzado (ĵeteblaj kaj tranĉantaj), la ninjato, kio estis la ŝinoba glavo, kun klingo pli mallonga kaj ingo pli longa ol la katano kaj ankaŭ mulego da bataliloj speciale desegnitaj por ia situacio.