Ŝlosiloj
El Vikipedio
Ŝlosiloj. „Bonan ideon havis la brita propagandisto Herbert F. Höveler. Estas la Ŝlosilo de E, malpeza kaj malkara eldonaĵo, kiu estas aldonebla al letero. Ekzemple E-isto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li skribu en E, kaj aldonu la ŝlosilon. Tio estis la primitiva ideo, kiu certe varbis al nia movado pionirojn en multaj lokoj. Laŭ la angla elparolo de komencliteroj de 1 eldonintoj oni nomis tiujn libretojn „Ĉefeĉ“-„ŝlosiloj“ (Laŭ UEA-Jarlibro 1930, p: 45.) La ŝlosiloj havis gravan rolon precipe antaŭ la milito, nuntempe plenumas gravan servon ĉefe la ŝlosiloj en malgrandaj, ekzotikaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua serioza pionira paŝo. La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon kaj vortaron nacilingvan E-an, la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas similaj. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 ICK, nun UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj presiĝis en multnombraj e-roj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj. (l. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro.)