Ŝtato kaj nacio
El Vikipedio
La nacio estas popolo, kiu havas konscion pri komuneco de kulturo. Ĝenerale tiu konscio estas pri komuna origino (historia aŭ mita), komuna lingvo, komuna religio (aŭ religiemo), komunaj leĝoj, komunaj tradicioj, sed ne necese ĉiuj. Ekzemple Brazilanoj pensas havi malsamajn originojn, malsamajn religiojn, sed havas komunan lingvon (la portugalan), komunajn tradiciojn (ekzemple, ĉiutaga bano), saman religiecon (ĉiuj brazilanoj estas tro religiemaj, eĉ se iuj estas politeistoj kaj aliaj kalvinistoj, sed ankaŭ tre tolerema al aliaj religioj) ktp.
PIV diras pri nacio: "Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunaĵo kun distingaj trajtoj ŝuldataj plejofte al komuneco de lingvo, kutimoj, tradicioj, religio, vivmaniero, ekonomiaj interesoj, politikaj idealoj aŭ aspiroj." La graveco de tiuj trajtoj, pro historiaj kialoj, ne estas la sama por ĉiu nacio. Ĉiu popolo, ĉiu nacio havas sian propran gravecoprofilon de komunaj aŭ distingaj trajtoj, kiu distingiĝas de la gravecoprofiloj de aliaj nacioj; tial la vorto "nacio" fakte estas plursignifa. Por iuj popoloj pli gravas la lingvo, por aliaj la religio, aŭ iuj politikaj idealoj. Ekz. por la usona popolo la politika liberismo, t.e. la demokratio en la moderna, neplatona senco de la vorto, la liberaldemokratio. Grava parto de la pola nacia identeco estas la katolikismo, de la franca i.a. la laikismo, kvankam multaj francoj estas katolikoj. Por la germanoj inter la du mondmilitoj gravegis la etna (= genta, triba) komunaĵo, kiu dum la hitlera tempo, surbaze de pseŭdosciencaj, malĝustaj teorioj de la 19-a jarcento, pliakriĝis al rasa komunaĵo, kvankam samgenteco aŭ samraseco grandparte estas fikciaj, ideologiaj, mitaj, ĉar ĉiuj hodiaŭaj popoloj en biologia senco estas miksgentaj kaj miksrasaj. Zamenhof: "Kaŭze de konstanta intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo." (El: Gentoj kaj Lingvo Internacia.)
Ŝtato estas pli malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kiu estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpligos.
[redaktu] vidu ankaŭ
Lando |
---|
Listo de sendependaj ŝtatoj | Nacioj kaj dependaj teritorioj | Listo de landoj laŭ loĝantaro | Distingo inter lando, ŝtato aŭ nacio | Landnomoj |
Tabelo de ĉiuj naciaj himnoj | |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.