Şoimoş
El Vikipedio
Şoimoş (ŝojmoŝ) (hungare:Solymosvár) estas vilaĝo en Rumanio norde de Lipova administracie apartenanta al urbo Lipova. En 1910 ĝi havis 1 757 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1992 795 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1278. De 1315 ĝi estis reĝa fortikaĵo. La turkoj okupis ĝin en 1552 kaj Caraffa reprenis ĝin en 1688 post longa sieĝo. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad vármegye).