Ştei (Bihor)
El Vikipedio
Ştei (Bihor) (hungare: Vaskohsziklás) estas urbo en Rumanio en la Baseno de Beiuş laŭ la Crişul Negru norde de Vaşcău. En 1910 ĝi nombris 506 loĝantojn (rumanoj); en 1992 10 mil 415 (85,9% rumanoj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1580. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Inter 1956 kaj 1990 ĝi portis la nomon de eksĉefministro Dr. Petru GROZA.