Şura Mică
El Vikipedio
Şura Mică (ŝura mika) (hungare: Kiscsűr, germane: Kleinscheuern) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1415 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1558 (rumanoj, 4% germanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1323. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi Rusciori.