Šebestián Hněvkovský
El Vikipedio
Šebestián HNĚVKOVSKÝ (naskiĝis la 19-an de marto 1770 en Žebrák - mortis la 7-an de junio 1847 en Prago) estis ĉeĥa poeto en la epoko de la revekiĝanta ĉeĥa literaturo.
Li studis filozofion kaj juron, laboris kiel magistratano en Plánice kaj Žebrák, kiel urbestro en Polička.
Hněvkovský verkis epigramojn, amlirikon kaj lirikojn satiran kaj didaktan, teoriajn studojn pri poetiko.
[redaktu] Verkoj
- Děvín (Děvín, 1805, komike heroa poemo)
- Básně drobné (Poemoj etaj, 1820)
- Zlomky o českém básnictví, zvláště pak o prozodii (Fragmentoj pri la ĉeĥa poetiko, precipe pri prozodio, 1820)
- Jaromír (Jaromír, 1835, dramo)
- Námluvy v Koloději (Svatado en Koloděj, 1839, dramo)
- Nové drobné básně (Novaj etaj poemoj, 1841)
- Doktor Faust (Doktoro Faŭsto, 1844)