Štěpán Urban
El Vikipedio
Štěpán URBAN (aŭ Stefo URBAN) (naskiĝis 1913, mortis 1974). Esperantistiĝis en 1950. Ĉeĥo. Profesoro de konservatorio, komponisto. Verkis novelojn, artikolojn, satirajn versaĵojn. Poemaro Nova Ezopo. Verkis muzikon por versaĵoj de konataj esperantistoj. Liaj poemoj estis plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Plue li verkis aŭ tradukis pli ol cent satirajn poemojn.
[redaktu] Eldonitaj verkoj
- La sorĉisto (1954. En: 33 rakontoj: p. 203)
- Nova Ezopo (Antaŭparolo de Poul Thorsen. Ilustr. de Jaromir Skřivánek. - La Laguna: Régulo, 1961. - 127 p.)
- La forlasita gitaro / Tragedio sur la kajo. (1989. En: Trezoro: la Esperanta novelarto; p.419 - 426, vol. 1)
- Guto (1991. En: Nova Esperanta krestomatio/Hrsg.: Auld, William; p.427)
[redaktu] En manuskripto:
- Taglibro de Esperantisto
- Don Q de l' Espero
- Kolumbiado (satiroj)
- La Serĉado (poemciklo)
- Hirtaj Kantoj
- Tra l' Pordotruo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |