30-a de februaro
El Vikipedio
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | (29) | (30) | ||
aranĝo de 2007 tagoj |
Laŭ la Gregoria kalendaro, februaro havas 28 aŭ 29 tagojn. Tamen, trifoje en historio la dato 30-a de februaro okazis en specifaj landoj.
Svedio (tiam Finnlando estis parto de la Sveda regno) planis ŝanĝi de la Julia kalendaro al la Gregoria kalendaro, ekde 1700 per preterlasi la ekstran tagojn el superjaroj dum la sekvintaj 40 jaroj. Tiel, 1700 ne estis superjaro en Svedio, sed 1704 kaj 1708 estis superjaroj. Ĉi-tio metis la svedan kalendaron unu tagon antaŭe de la Julia kalendaro, sed ankoraŭ dek tagoj post la Gregoria kalendaro. Ĉi-tiu konfuzo pliboniĝis, kiam, en 1712, oni aldonis du ekstrajn tagojn al la kalendaro, tiel aldonante al tiu jaro 30-an de februaro. La sveda ŝanĝo al la gregoria sistemo finfine efektiviĝis en 1753.
En 1929, en Sovetunio ekis nova kalendaro, en kiu ĉiu monato havis 30 tagojn kaj la lastaj 5 aŭ 6 tagoj estis senmonataj ferioj. En 1930 kaj 1931, ĝi tiel havis 30-an de februaro, tamen en 1932 la monatoj reŝanĝiĝis al la originala longo.