Aïssa Maïga
El Vikipedio
Aïssa Maïga | |
---|---|
Senegaldevena franca aktoro | |
Naskiĝo | 1975 Dakaro, Senegalo |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Aïssa Maïga estas senegaldevena franca aktorino, reĝisorino kaj scenaristino naskita en 1975. Ŝi estas parto de la nova generacio de junaj francaj aktoroj kiuj komencas famiĝi pro kelkaj produktaĵoj franca kaj eŭropa. Pro siaj okcident-afrikaj devenoj, Aïssa Maïga jam reĝisoris en 2006 tre persona verko nomiĝante Il faut quitter Bamako, kies produkto estas ambaŭ franca kaj malia. Aïssa estas hodiaŭ patrino vivanta inter Afriko kaj Eŭropo.
[redaktu] Biografio
Kvankam ŝi naskiĝis en Dakaro, Senegalo, Aïssa Maïga havas ankaŭ radikoj en Malio pere de sia patro kaj en Gambio pere de sia patrino. Aĝante 4, ŝi transloĝiĝis Parizen. Post sukcesi sian Baccalauréat (ĉefa antaŭ-universita diplomo en Francio), ŝi hezitis inter studi sociologion aŭ partopreni teatran universitaton en Saint-Denis. Ŝi finfine alprenis la duan elekton, sed haltis post kelkaj monatoj ĉar ŝi opiniis la kursojn tro teoriaj. Ŝi poste fariĝis kelnero.
Iom hazarde, ŝi rolis muzikan komedion La nuit la plus longue ĉiusomere dum tri jaroj. Instigita de sia onklino, eksa komediisto kiu strebos trejni ŝin, Aïssa obtenas sian unuan rolon en mallonga filmo pere de amiko en sia liceo: Le Royaume du Passage. Ŝia unua partopreno en longa filmo okazos en 1996 en Saraka Bo kun Richard Bohringer kaj Yvan Attal. Ĝi temas pri polica enketo en afrikdevenula kvartalo en Parizo.
Ŝi estas rimarkita kaj baldaŭ rolados kun famaj eŭropaj reĝisoroj, kiel Michael Haneke aŭ Claude Berri, sed ŝia nomo vere famiĝas en la franca publiko okaze de la sekvaĵo de L'auberge espagnole: Les Poupées Russes en kiu ŝi rolas la umikinon de Romain Duris. Ŝi ankaŭ ĉefrolis en la mallonga filmo de Paris, je t'aime en 2005 (tiu de la 19-a arondismento).
[redaktu] Filmografio
- 1996 : Saraka Bo de Denis Amar : Danièle
- 1997 : La revanche de Lucy de Janusz Mrosowski :
- 1999 : Jonas et Lila, à demain de Alain Tanner : Lila
- 2001 : Lise et André de Denis Dercourt : Esther
- 2003 : Voyage à Ouaga de Camille Mouyeké : Loutaya
- 2001 : Les Baigneuses de Viviane Candas : la sœur de Rita
- 2003 : Mes enfants ne sont pas comme les autres de Denis Dercourt : Myriam
- 2003 : Caché de Michael Haneke : Chantal
- 2004 : L'un reste, l'autre part de Claude Berri : Farida
- 2004 : Travaŭ de Brigitte Roüan : la fiancée de Condé
- 2004 : Les Poupées Russes de Cédric Klapisch : Kassia
- 2005 : Paris, je t'aime de Olivier Assayas : Sophie (Mallonga filmo de la 19-a arondismento)
- 2005 : Je vais bien, ne t'en fais pas de Philippe Lioret : Léa
- 2005 : Une Famille Parfaite de Pierre Trividic : Martha
- 2006 : Demba de Slony Sow :
- 2006 : Il faut quitter Bamako de Aïssa Maïga : Maïmouna
- 2006 : Bamako de Abderrahmane Sissako : Mélé
- 2006 : Prête-moi ta main de Éric Lartigau : Kirsten