Diskuto:Aŭvernjo
El Vikipedio
"vrnj"? Kia sonkombino! Iel sonas kiel ina karesnomo... Ĉu ne endas ŝanĝi ĝin al io pli esperanteca, ekzenple "Aŭvernio"? Bab 12:35, 3. Dec 2004 (UTC)
pli esperanteca Aŭvernio? Kial pli esperanteca?
- Ĉar sonkombino "vrnj" estas fremda al Esperanto. Se vi havas alian ekzemplon, donu! Ne ĉiuj sonsinsekvoj akcepteblas en nia lingvo.
- Ĉar "-io" estas tipa finaĵo por geografiaĵoj, dum "-jo" estas ege malofta: Prusio, Kartvelio, Varsovio, Akvitanio ktp. Bab 14:00, 6. Dec 2004 (UTC)
Se vi tiel pensas, mi ne grumblas --> Ĉu mbl estas esperanteca?:)
- Nu, eble se vi grumbljus ĝi ne estus... Bab 14:25, 6. Dec 2004 (UTC)
Mi vidas ke "Aŭvernjo" troviĝas en PIV. Do mi cedas... :-( Bab 13:01, 8. Dec 2004 (UTC)
- Mi Vikipediisto:Razilklingo :)) Ĉu vi estas kredanto je la Esperanta Biblio?
-
- Nu, eble jes... Eble mi ne tiom fidu al PIV... Mi daŭre ne ŝatas tiun -rnj-! Bab 12:52, 9. Dec 2004 (UTC)